top of page

Frosta Jogurto

Tempo necesa por preparo:

Tempo necesa por kuiri:

Nombro da porcioj:

Nivelo:

< 10 minutoj

0

6

Facila

About the Recipe

Ĉi tiu frosta deserto estas facila por fari.

Vi povas uzi viajn plej ŝatatajn fruktojn. Mi uzis mirtelojn.

Mi aĉetis mian desertan ŝimon de IKEA, sed vi ankaŭ povas uzi malgrandajn tasojn por frostigi ilin.

Ingrediencoj:

Noto pri mezurado: Mia taso enhavas 250 mililitrojn.


1 taso da jogurto

1 taso da freŝaj aŭ frostaj fruktoj aŭ beroj

2 kuleroj da sukero

1/2 kulero da vanilo


Preparo:

Plene kombini la jogurton kun la vanilo kaj la sukero.


Por la frukto, vi povas uzi freŝajn aŭ frostajn fruktojn. Vi povas uzi tutajn berojn aŭ tranĉi la fruktojn en malgrandajn pecojn. Movu la fruktojn en la jogurton. Vi povas miksi ĝin en la likvigilo se vi volas.


Zorge verŝu la jogurton en muldilojn, kaj enmetu tenilon aŭ malgrandan bastonon.


Frostigu la jogurton dum almenaŭ 4 horoj. Vi eble bezonos rapide trempi la ŝimon en varma akvo por liberigi la deserton. Ĝuu!




Esperplena Kuirejo

©2023 Esperplena Kuirejo. Kreita per Wix.com

bottom of page