
ESPERPLENA KUIREJO
About the Recipe
Tiu salato venas el Usono. Ĝi estis kreita en 1923 kaj nomita laŭ teatraĵo, ankaŭ nomita "Green Goddess" en la angla (Verda Diino, Esperante). La salato origine enhavis anĉovojn, sed en la 1940-aj jaroj ĝi havis Worcestershire-saŭcon anstataŭe. En la 2020-aj jaroj, veganaj versioj fariĝis populara interrete. Jen mia facila kaj bongusta versio de ĉi tiu amata salato. Bonan apetiton!

Ingrediencoj:
Noto pri mezurado: mia taso enhavas 250 milimetrojn.
La Salato:
1 malgranda brasiko aŭ parto de granda brasiko (sufiĉe por plenigi grandan bovlon; ĉirkaŭ 4 tasoj)
1 longa angla kukumo (aŭ 4 persaj kukumoj)
1 fasko da verdaj cepoj (4 ĝis 6 verdaj cepoj)
Duona fasko da ceboloj (manpleno)
Salata vestaĵo:
Suko de 1 citrono
Suko de 1 kalko
1 kulero da cidra vinagro
1 avokado
1 jalapeno (semoj forigitaj)
1 askaloto
1 aŭ 2 klavoj da ajlo
1 taso da spinaco
1 fasko da bazilio
1 plenmanj da koriandro
1 plenmano da petroselo
Duona fasko da cebolitoj
1 aŭ 2 plenmanoj da nuksoj (juglandoj, pinaj nuksoj, ktp.)
1 kulero da salo
1/4 taso nutra feĉo (povas anstataŭigi parmesan fromaĝon)
Sufiĉe da olivoleo por maldensigi ĝin; ĉirkaŭ 1/4 taso (ĝis 1/2 taso)
Preparo:
La Salato:
Haki ĉiujn legomojn en malgrandajn pecojn kaj miksi ĝin en granda bovlo.
Salata vestaĵo:
Kombinu ingrediencojn en la likvigilo, kaj miksi ĝis glate.
Miksu la vestaĵon kun la salato. Ĝuu kiel estas, aŭ uzu kiel salson kun maizfritoj.